|
|||||||||||||
|
SANKTA ROSARIO Cxiutage: duonhoron antaux la vespera Sankta Meso duonhoron antaux la vespera Sankta Meso Cxiujxauxde: je la 21 h. (Pregxgrupo de Patro Pio) je la 21 h. (Pregxgrupo de Patro Pio) Plie: la tagon 13-an de monatoj majo, junio, auxgusto, septembro kaj oktobro: je la 21 h. (okaze de la datrevenoj de la Aperoj en Fatimo, kun posta celebro de la Sankta Meso lauxintence de la cxeestantoj) la tagon 13-an de monatoj majo, junio, auxgusto, septembro kaj oktobro: je la 21 h. (okaze de la datrevenoj de la Aperoj en Fatimo, kun posta celebro de la Sankta Meso lauxintence de la cxeestantoj) HORO DA ADORADO: Unu horon antaux la posttagmeza Sankta Meso en la jenaj tagoj: Cxiun unuan vendredon de la monato (Asocio Apostolado de la Pregxo) de la monato (Asocio Apostolado de la Pregxo) Cxiun unuan sabaton de la monato (Pregxgrupo de Patro Pio) de la monato (Pregxgrupo de Patro Pio)
HISTORIAJ NOTOJ: Per Dekreto de Monsinjoro Luigi Santa, Episkopo de Rimini, la 20-an de Novembro 1950 la paroko de la Sanktaj Johano kaj Pauxlo, konservante sian titolon, estis delokigita el la urbocentro (Via Soardi) al San Giuliano Mare (elp.: San Gxuljano Mare), urboparto kun legomgxardenoj kaj logxata de fisxkaptistoj, kiu, post la dua mondmilito, pli kaj pli farigxis popola kaj turisma kvartalo. Gxi staras meze de la sxiphaveno, la fervojo, la maro kaj la river-devojigxo Marecchia (elp.Marekkja) La 13-an de Januaro 1952 oni benis la unuan sxtonon de la nova paroka pregxejo, projektita kaj konstruita de I.F.R.I. (Instituto Fiduciario Ricostruzioni Immobiliari) de Romo. La pregxejon oni inauxguris la 12-an de Oktobro 1952. Bedauxrinde, la 23-an de Oktobro 1953, pro apuda eksplodo de cisterna kamiono, 150 personoj estis vunditaj kaj brulvunditaj. Kvin el cxi-lastaj poste mortis. La pregxejo estis grave damagxita. Posteuloj de la unua parokestro, Pastro Giuseppe Garavelli, estis Pastro Vittorio Frisoni (1956-1960), Pastro Agostino Amadori (1960-1964) kaj, ekde la jaro 1964, la nuna Pastro Duilio Magnani (elp.: Duiljo Manjani). En la jaro 1958 estis starigita, en la zono de la sxiphaveno, alia paroko, San Giuseppe al Porto (Sankta Jozefo cxe la sxiphaveno). Tio duonigis la nombron da fideluloj de la paroko Sanktaj Johano kaj Puxlo, kiu nuntempe konsistas el 1.500 enlogxantoj. Sen iu ajn ludloko subcxile, la paroko posedas la pastran domon, la cxambrojn por katekismo kaj 400-sidlokan salonon ESPERO (eksa kinejo). Tamen cxeestas surloke privata Infangxardeno kun sia parkejo mastrumita de la Fratulinoj de la Sankta Familio el Spoleto (provinco Perugia, Regiono Umbrio). La parokan pregxejon interne transformis (en 1966), laux la novaj liturgiaj normoj de la dua vatikana Koncilio, Arkitekto Giorgio Franchini. La pregxejon ricxigis ankaux Krucifikso kaj Krucvojo (aux Golgota vojo) de la rimina ceramikisto Guido Baldini (+1999). En la jaroj 1996-1998 la interno de la pregxejo estis ornamita per valora, 35-metrojn vasta, verko de Antonino Vaccalluzzo el Raveno. La unua mozaikero, en la absida lunedo, prezentas la Paskan Misteron. Je gxia centro staras vitralo kiu bildigas Kriston resurektintan kun cxirkauxa skribo: Felicxan Paskon en Kristo resurektinta, 03.04.1994.Cxirkauxas la vitralon, kaj sub la lumradioj de la Sankta Spirito en formo de kolombo, malnovaj kaj novaj eventoj de la historio, kelkaj el ili pozitivaj (la Eklezio per la bildoj de la Baziliko de Sankta Petro, de la Baziliko de Fatimo kun la sun-danco, de la ferturo por la radi-elsendoj, de la blazono de Papo Johano Pauxlo la 2a kaj de la du volumoj de la E-Meslibro), aliaj negativaj (Babel-turo, la insignoj de la du plej gravaj ideologioj de la 20a jarcento, la "fungo" de la atombombo, la Murego de Berlino, la pikildratoj kaj la militaj eksplodoj).
Majuskl-litera dulingva skribajxo "Voi sarete miei testimoni / Vi estos miaj atestantoj (Agoj 1, 8)" sur la triumfa arkajxo de la presbiteriejo enkadrigas la absidan mozaikeron kaj subtenas, super la arkajxo, la duan mozaikeron sur kies ora fono, inter sxebantaj nubetoj, elstaras kelkaj Atestantoj de la Kredo: la Sanktaj Patronoj de la pregxejo (Johano kaj Pauxlo,), la Patronoj de Euxropo (Benedikto, Cirilo kaj Metodo) kaj la nova Beatulo Patro Pio.
Ankoraux honore al tiu cxi Beatulo, en la areo fronte al la eniro de la pregxejo, staras, ekde la 10-a de Novembro 1996, bronza monumento. Sur ronda blankmarmora bazo kun kvinpinta verda stelo, simbolo de la Internacia. Lingvo, staras kolono, kiu subtenas la statuon, kun la dulingva devizo "Sacerdote e Vittima / Sacerdoto kaj Viktimo". Cxio tio evidentigas la mondan elstarecon, universalan, de tiu cxi Beatulo, pri kiu atestis la eksterordinara amaso da fideluloj alvenintaj el cxiuj kvin kontinentoj okaze de la litugio por lia Beatproklamo, en Roma, la 2-an de majo 1999. Krome, oni ankaux strarigis etan Muzeon sub la enireja portiko de la pregxejo. Gxi prezentas relikvojn kaj memorajxojn de Beata Patro Pio: sang-krustetoj falintaj el la stigmatoj de liaj manoj; tuketo trempita de la sango el la vundo sur la brusto; lanskarpo; haroj; skribajxoj; aliaj sanktaj objektoj benitaj kaj kisitaj de la Beatulo; meso-vestajxoj kaj kaliko uzitaj de Patro Pio kiu estis la unua kaj unika Sacerdoto kun la stigmatoj en la historio de la Eklezio. Entute, la turistoj el foraj landoj kiuj venos al la strando de Rimini povos ankaux pritaksi nian parokan pregxejon, malgranda internacia pilgrimloko de Patro Pio Beata. Efektive, precipe en cxi tiu epoko de la Euxropa Unio kaj de tutmondigo, apartan kulturan valoron, lokan kaj mondan, alprenas la mozaiko kun gxiaj dulingvaj skribajxoj, itale kaj esperante. Tiu cxi lingva kunmeto estas enkondukita por la unua fojo en la kristanan arton por bildigi la Kredon de unu specifa popolo kaj tiun universalan de cxiuj popoloj. La mozaiko entute deziras esti historia atesto ankaux de la kvin apartaj eventoj ligitaj kun la esperantista katolika movado kaj nia paroko: 1- La oficiala rekono (1992) de IKUE fare de la Pontifika Konsilio de la Laikoj. La katolikaj esperantistoj efektive financis la plej grandan parton de la mozaiko kaj ili volis la memorigan skribajxon: La katolikaj esperantistoj 1998; 2 - La unua paska bondeziro en Esperanto (1994) urbi et orbi (t.e. al Romo kaj al la mondo) petita al la Papo Johano Pauxlo la 2a de la nuna parokestro kiam li estis ankaux IKUE-prezidanto; 3 - La aperis en Rimini de la unua eldono de la E-Meslibro por dimancxoj kaj festoj ( en 1995); 4 - La kontaktoj per esperanto kaj donaco al du parokoj (de Ukrainio 1993 kaj de Rumanio 1994) de bronza statuo de Patro Pio; 5 - La 50a IKUE-kongreso en Romo kaj Rimini (en 1997). KIEL ATINGI LA PAROKON La paroka Pregxejo de la Sanktaj Johano kaj Pauxlo estas facile atingebla per auxtomobilo el la auxtosxoseja elirejo "RIMINI NORD" kaj veturante laux la strat-indikoj al SAN GIULIANO MARE. El la fervoja stacidomo de Rimini oni povas atingi la Parokon per 5-minuta veturado per publika urba transportilo, aux piede promenante dum 15 minutoj.
ASOCIO: U.E.C.I. - Unione Esperantista Cattolica Italiana Itala Katolika Unuigxo Esperantista Dioceza UECI-grupo de Rimini
U.E.C.I. estas la itala filio de IKUE,. Gxi kaj gxia Grupo de Rimini, havas la samajn celojn kaj agadprogramon de IKUE.
Internacia Sidejo: CENTRA OFICEJO DE IKUE Via di Porta Fabbrica 15 00165 ROMA-RM (Italio) Telefono/fakso: +39-06. 63.28.39 : +39-06. 63.28.39 Posxt-gxirkonto. nr. 23290000, je la supra nomo kaj adreso, bruroo pcxk Romo, Italio 23290000, je la supra nomo kaj adreso, bruroo pcxk Romo, Italio Eletronika posxto:: c.sarandrea@agora.stm.it http: // www.chez.com/espradio/ikue/index.html - Organo (internacia revuo): ESPERO KATOLIKA Redakcio adreso: Centra Oficejo de IKUE PETU SENPAGAN SPECIMENON DE TIU CXI REVUO! mailto: c.sarandrea@agora.stm.it CELOJ de IKUE-UECI I.K.U.E. (Internacia Katolika Unuigxo Esperantista), fondita en la jaro 1910, estis oficiale rekonata de la Pontifika Konsilio de la Laikoj per Dekreto n.196/92/S-61/B-25 de la 11.02.1992 por la jenaj celoj: a) Plenumi la ordonon de Jesuo "Iru en la tutan mondon kaj prediku la Evangelion al cxiuj krejtajxoj" (Mk.16,15). b) montri la unuecon de la Eklezio utiligante la internacian lingvon en la Liturgio kaj en la apostola adago; c) kontribui al la efektivigo de la interkomprenigxo inter la homoj, la frateco kaj la paco en la nuna mondo; d) strebi "por ke cxiuj estu unu" (Joh 17, 21) (Statuto nr.5)
AKTIVADOJ kaj SERVOJ de IKUE-UECI Kristana formado, publikajxoj kaj komunikado, bonfara kaj ekumena agado.
La nacia sekretariejo de UECI kaj la sidejo de la dioceza UECI-grupo en Rimini:
UNIONE ESPERANTISTA CATTOLICA ITALIANA Viale Carlo Zavagli 73 Telefono/fakso:: +39-0541-26447
Organo (bulteno de la italaj katolikaj esperantistoj) KATOLIKA SENTO dumonata kaj dulingva, itale kaj esperante LA DIOCEZA UECI-GRUPO Lia Ekscelenco Mons-ro Giovanni Locatelli (Gxovanni Lokatelli), Episkopo de Rimini, la 28-an de Junio 1977, nomumis Pastron Duilio Magnani (Duiljo Manjani) Dioceza Komisiito por UECI. La grupo kunvenas vintre cxiam lunde vespere je la 21, kaj gxi organizas ankaux kursojn de Esperanto. VIZITANTOJ BONVENAJ! Dum la somero oni anoncu sin antaux la vizito.
|
|||||||||||||